miércoles, 24 de noviembre de 2010

Mia songxo

Antaw kelkaj minutoj mi songxis. Mi songxis pri tio kiel mi sxatus vivi en la estonteco. Venis al mi imago kaj mi bonfartis. Mi sentis ke mia brusto malfermigxis dum mi vidis tiun internan imagon. Malfacilas priskribi tiun songxon. Estas songxo kie mi spertas grandan liberecon kaj bonfarton. Jes, brustmalfermigxo meze de naturo. Forto en mia manoj. Emo agi, emo antaweniri. Mi sentas ankaw fresxan aeron dum gxi eniras en mian nazon. Aeron fresxan, puran, nokte en kamparo. Mi trankvilas, sentas min en paco, en profonda paco kun mi mem. Kaj el tiu paco fontas dolcxa sento.
Afabla sento. Mi sentas min plia ero de naturo, kiel tero, insektoj, bestetoj, bestoj, akvo de rivereto. Mi povas senti ke mi estas en kontakto kun la cxirkwa naturo. Mi enspiras profunde. Fresxan aeron sentas mi ankaw ene de mia kapo...